François Roux
François Roux | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1674 en Vienne, Dofineo |
Morto | 7-an de marto 1750 (75-jaraĝa) en Jena, Saksio-Vajmaro |
Lingvoj | franca • germana |
Ŝtataneco | Germanio Reĝlando Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Clara Maria Roux (Paulsen) (en) |
Infano | Heinrich Friedrich Roux (en) |
Okupo | |
Okupo | romanisto gramatikisto |
François ROUX (naskiĝinta la 9-an de majo 1674 en Vienne, mortinta la 7-an de marto 1750 en Jena) estis germana romanistikisto, gramatikulo, leksikografo kaj pedagogo de franca deveno.
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]François Roux, patro de Heinrich Friedrich Roux, avo de Jakob Wilhelm Roux kaj prapatro de Georg Melchior Kraus kiel ankau de la skerma ĉampiono Paul Roux, studis en Grenoble kaj konvertiĝis je protestantismo. Estante persekutata hugenono li fuĝis al Germanujo. Ĉe la Universitato de Jena li studis jursciencon kaj iĝis privata instruisto, poste lektoro pri la franca lingvo samloke. Tio okazis kiam tiam estis ankoraŭ nenie profesorecoj por tiu chi fako. Inter liaj disĉiploj estis i.a. la estonta duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Ekde 1711 Roux estis ankaŭ la sekretario de ties onklo duko Vilhelmo Ernesto (Saksio-Weimar).
Roux prizorgis la disertacion de Johann Friedrich von Westenholtz, Sur l'usage de la langue françoise en Allemagne (Jena 1713), kio montras ke lia statuso ĉealtlerneja estis profesorsimila.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Novum Lumen Linguæ Gallicæ Ex Optimis Gentis Illius Scriptoribus Accensum, Jena 1711 (A Francisco Roux Linguæ Gall. Lectore Publ. In Academia Jenensi)
- Dialogues Familiers, Et Autres contenant quelques difficultez de Grammaire, Jena 1712
- Essay d'observations nouvelles sur la langue françoise, Frankfurt am Main 1716
- Second essai d'observations nouvelles sur la langue française, Jena 1736
- Grammaire ducale, Oder Gründliche Anweisung Zur Frantzösischen Sprache, in ordentliche Reguln gebracht und mit gehörigen Anmerkungen versehen, Jena 1720
- (kun aliaj) Gründliche Anweisung zur französischen Sprache, von einigen auf der Jenaischen Universität privilegirten und docirenden Sprach-Meistern ausgefertiget, tria eldono, Jena 1746
- Dictionnaire nouveau françois et allemand, allemand et françois. Neues teutsch-französisches Wörterbuch, Jena 1744 (pli malfrue sub la titolo Nouveau dictionnaire en ok eldonoj ĝis Halle 1809)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Franz Josef Hausmann, Les dictionnaires bilingues (et multilingues) en Europe au XVIIIe siècle. Acquis et suggestions de recherche, ĉe: Travaŭ de linguistique et de philologie 26, 1988, S. 11–32 (hier: 24)
- Konrad Schröder, Biographisches und bibliographisches Lexikon der Fremdsprachenlehrer des deutschsprachigen Raumes. Spätmittelalter bis 1800. Band 4, Augsburg 1995
- Jean A. Caravolas, Histoire de la didactique des langues au siècle des Lumières. Précis et anthologie thématique, Montreal/Tübingen 2000, p. 491
- Bio-Bibliographisches Handwörterbuch zur Sprachwissenschaft des 18. Jahrhunderts, eldonis Herbert Ernst Brekle kaj Edeltraud Dobnig-Jülch, vol. 7. PE-SCHR, Tübingen 2001