Frederiko Kerényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Frederiko KERÉNYI [kerEnji], hungare Kerényi Frigyes estis hungara advokato kaj poeto, ano de Societo de Dekopo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Eperjes, kiu nun estas Prešov Slovakio en la 1-an de januaro 1822. La gepatroj estis germanoj kaj okupiĝis pri komercado. Lia origina familia nomo estis Christmann, li loke eklernis la hungaran lingvon en 1834, poste li frekventis altlernejon por iĝi advokato en Pest. Tie li verkis ankaŭ poemojn sub kaŝnomo Vidor Emil. Li amikiĝis al Sándor Petőfi kaj Mikaelo Tompa. En 1846 li aliĝis al Societo de Dekopo. Post la revolucio en 1848 li estris la junulojn en Eperjes, poste servadis en Pest (urbo). En 1850 li elmigris al Usono, kie li malsaniĝis, eĉ freneziĝis. Lia vivo finiĝis pro sinmortigo en 1852.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Strato en Budapeŝto gardas memoron de la tragika poeto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio