Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Frederiko la 2-a |
Frederiko la 2-a, naskita la 26-an de decembro 1194 ĉe Ancona, mortinta la 13-an de decembro 1250 en Castel Fiorentino ĉe San Severo, estis de 1220 ĝis sia morto imperiestro de la Sankta Romia Imperio.
Li estis filo de imperiestro Henriko la 6-a kaj de Konstanco de Sicilio.
Jam kiel knabo, je la 25-a de decembro 1196, li estis elektita reĝo de la imperio; je la 17-a de majo 1198 li estis kronita kiel reĝo de Sicilio.
Lian morton sekvis inter-regada periodo de 1250 ĝis 1273.
Antaŭe: | Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio | Poste: | |
---|---|---|---|
Otto la 4-a | 1212–1250 ekde 1220 imperiestro | Konrado la 4-a |
Antaŭe: | Reĝo de Sicilio | Poste: | |
---|---|---|---|
Henriko la 6-a | 1198–1250 | Konrado la 4-a |
Antaŭe: | Princo de Taranto | Poste: | |
---|---|---|---|
Valter la 3-a de Brienne | 1205–1250 | Manfredo |