Konrado la 4-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrado la 4-a
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1228 (1228-04-25)
en Andrio
Morto 21-an de majo 1254 (1254-05-21) (26-jaraĝa)
en Lavello
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Tombo Messina Cathedral vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Ŝtaŭfoj vd
Patro Frederiko la 2-a vd
Patrino Jolanda de Jerusalemo vd
Gefratoj Henriko la 7-a de Germanio • Manfredo de Sicilio • Frederiko de Antioĥio • Enzio de Sardinio • Frederiko de Pettorano • Anna de Hohenŝtaŭfoj • Margareta de Sicilio vd
Edz(in)o Elisabeth of Bavaria, Queen of Germany vd
Infanoj Conradin • Agnes von Görz und Tirol • Otto III, Duke of Carinthia • Albrecht von Hohenstaufen • Lluís de Gorízia-Tirol vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Rom-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
Dum 12371254
Antaŭulo Frederiko la 2-a
Sekvanto Vilhelmo de Holando
Reĝo de Sicilio
Dum 1250–1254
Antaŭulo Frederiko la 2-a
Sekvanto Konradeto
Reĝo de Jerusalemo
Dum 1228–1254
Antaŭulo Izabela la 2-a
Sekvanto Konradeto
Duko de Ŝvabio
Dum 1235–1254
Antaŭulo Henriko (la 7-a) Ŝtaŭfo
Sekvanto Konradeto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konrado (naskiĝis la 25-an de aprilo 1228 en Andria, Apulio; mortis la 21-an de majo 1254 en militista tendaro apud Lavello) el la Ŝtaŭfa dinastio estis duko de Ŝvabio (ekde 1235), reĝo de la Sankta Romia Imperio (ekde 1237), reĝo de Sicilio (ekde 1250) kaj reĝo de Jerusalemo (ekde 1228).

Konrado estis la sola filo de imperiestro Frederiko la 2-a kaj lia dua edzino Izabela de Brienne, la reĝino de Jerusalemo. Lia patrino mortis ĉe lia naskiĝo; de ŝi li heredis la pretendon al la trono de Jerusalemo, kiun lia patro ekuzis por kroni sin mem reĝo de Jerusalemo en 1229 dum krucmilito. Ĝis 1235 Konrado vivis en Italio; en tiu jaro li vojaĝis la unuan fojon al Germanio. Frederiko klopodis konfirmigi Konradon kiel tronheredonton kaj sukcesis en 1237 elektigi lin reĝo de la romanoj.

En 1246 li geedziĝis kun Elisabet de Wittelsbach, filino de bavara duko Otto la 2-a. 1252 naskiĝis ilia filo Konrado, pli konata kiel Konradin (= "Konradeto").

Konrado pli kaj pli perdis subtenon de sia regado en Germanio, estis preskaŭ murdita en 1250 kaj estis ekskomunikita de la papo en 1251.

En tiu situacio li ekiris suden, al Italio, por ekregi en Sicilio. Li milite konkeris Napolon en oktobro 1253, kaj fine sukcesis establi sin kiel reganto de Sicilio.

Li mortis 1254 en militista tendaro, neniam rekontinte sian filon Konradeto. Konradeto, la lasta Ŝtaŭfo, estis ekzekutita en 1268, kio signifis la finon de la Ŝtaŭfa dinastio.

Siegel Konrads IV.