Freerice
Freerice | ||
---|---|---|
retejo por donacado per alklakado | ||
Komenco | 7-a de oktobro 2007 vd | |
Posedata de | Monda Nutraĵa Programo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Freerice (esperante Senpaga rizo) estas senpaga eduka retejo, iniciato de la Unuiĝintaj Nacioj, por rikolti fondusojn kaj helpi malsatulojn. Ensalutado estas nedeviga por ludi.
Celo[redakti | redakti fonton]
La celo estas malgrandigi la malsategon tra la mondo danke al rikoltitaj fondusoj, kaj plibonigi la vorttrezoron de la partoprenantoj. La objektivo estas do duobla: malgrandigi la malsategon kaj plibonigi la kleron de la partoprenantoj.
Teamoj[redakti | redakti fonton]
Freerice havas teamojn de Freerice-uzantoj, inter kiuj estas teamo Esperantista.[1]
Pago de la donacoj[redakti | redakti fonton]
Kiam uzanto bone respondas, ĝi donas 10 grajnojn da rizo. Tiu-ĉi rizo estas konvertita en mono, kiu estas pagita de sponsoraj afiŝoj (kiu aperas en subo de la ekrano) por finfine pagi la rizon por nutri la malsatulojn.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ angle Retpaĝo de Esperantista teamo "Esperanto speakers fighting hunger" Arkivigite je 2018-09-04 per la retarkivo Wayback Machine