Friedrich August Genth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich August Genth
Persona informo
Friedrich August Genth
Naskiĝo 16-an de majo 1820 (1820-05-16)
en Wächtersbach
Morto 2-an de februaro 1893 (1893-02-02) (72-jaraĝa)
en Filadelfio
Tombo Mount Vernon Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Alma mater Universitato de MarburgUniversitato de HajdelbergoUniversitato de Gießen vd
Subskribo Friedrich August Genth
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • mineralogo • geologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Augustus GENTH estis usona germandevena kemiisto kaj mineralogo kiu studis en la Universitato de Hajdelbergo estis orientita de Justus von Liebig en la Universitato de Giessen. En la Universitato de Marburgo li restis orientita de Christian Ludwig Gerling (1788-1864) kaj Roberto Bunzeno tie kie li ricevis sian doktoriĝan diplomon en 1846. Dum tri jaroj li aktivis kiel asistanto de Bunzeno.

En 1848 li elmigris Usonon kaj en 1872, li estis invitita al la katedro de kemio kaj mineralogio en la Universitato de Pensilvanio. Li ankaŭ okupis la postenon kiel kemiisto en la geologiaj esploroj de la Universitato de Pensilvanio kaj ankaŭ por la teamo de agrikulturo de tiu ŝtato. Lia nomo asociiĝas kun la amoniaka kobalta bazoj[1] kiujn li malkovris en 1846. Li estis patro de la usona kemiisto kaj apotekisto Frederick Augustus Genth, Jr (1855-1910)[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Friedrich August Ludwig Karl Wilhelm Genth devenis el la germana regiono de Hesio-Nasaŭ, kies plejmulto loĝadis en la najbareco de Wiesbaden. Lia patro nomatis Georg Friedrich Genth, Alta forstoficisto de la Princo Issenbourg, kaj lia patrino nomiĝis Karoline Amalie Genth, kaj ŝia fraŭla nomo estis Freyin von Schwarzenau. Ŝia familio vivis en Darmstadt.

De sia infaneco, la juna Genth lernis de sia patro pri la intereso en la naturfenomenoj. Tiamaniere ke liaj observopovoj disvolviĝis kaj lia entuziasmo vekiĝis rilate al natursciencoj, ĉefe pri botaniko, mineralogio kaj geologio. Estante 16-jara, li eniris en la Gimnazio de Hanaŭ, kies direktoro estis D-ro Georg Philip Schuppius[3] Tie li restis tri jarojn, diplomiĝinte en la 26-a de septembro, 1839, plenpreparita por sia universitata kurso. En la 11-a de novembro de tiu sama jaro li enmatrikuliĝis en la Universitato de Hajdelbergo, kies profesoro de kemio estis Leopold Gmelin (1788-1853).

Aliaj profesoroj estis Gottlieb Wilhelm Bischoff (1797-1854) pri botaniko, Karl Ludwig Blum (1796-1869) pri geografio kaj Gustav von Leonhard (1816-1878) pri geologio kaj mineralogio. Kaj ĉi-tiuj estis la sciencoj al kiuj li vere dediĉis sian tutan atenton. Pro premo rilate al familiaj demandoj li lasis Hajdelbergon en aŭgusto 1841, kaj en novembro de tiu jaro li iĝis studento en la Universitato de Giessen, kaj sin dediĉis al kemio kies profesoroj estis Carl Remigius Fresenius (1818-1897), Hermann Franz Moritz Kopp (1817-1892) kaj Justus von Liebig (1803-1873).

Malbona sano, tamen, devigis lin lasi Giessen en aprilo 1843. Tamen, en majo 1844, li eniris en la Universitato de Marburgo, studante kemion oriente de Roberto Bunzeno kaj Christian Ludwig Gerling (1788-1864). En januaro 1845 li prezentis sian disertacion al la Fakultato kaj diplomiĝis kun la titolo de Doktoro pri Filozofio. Iom post, li iĝis asistanto de Prof. Bunzeno kaj sinsekve nomumiĝis Privata-Docento en la universitato.

Li okupis tiun postenon dum tri jaroj kaj rezignis al ĝi printempe de 1848. Somere de tiu jaro li ŝipis al Baltimore, kaj iom post sia elŝipiĝo li iris al Filadelfio, kie li starigis unu el la unuaj analizaj laboratorioj en Usono. Aŭtune de 1849 li ricevis proponon por la posteno de Inspektoro de la Vaŝingtona Minejo (nune Silver Hill), en graflando Davidson, Norda Karolino.

Akceptita la oferto, li fermis sian laboratorion, en Filadelfio, kaj transloĝiĝis al Graflando Davidson oktobre de tiu jaro. Tie li restis ĝis aŭgusto 1850, tiam kiam li eksiĝis je tiu posteno kaj reiris al Filadelfio, kie li remalfermis sian analizan laboratorion kaj sin dediĉis al esploroj, komercaj analizoj kaj al instruado de specialaj studentoj pri kemio. Tio estis en tiu laboratorio ke la ĉefa parto de lia admirinda laboro pri amonika-kobalta bazoj, samkiel la unuaj klopodoj por liaj mineralogiaj esploroj, estis farita.

Ĉi-laboro altiris ĝeneralan atenton, kaj en 1872, okaze de la morto de Prof. Charles M. Wetherill (1825-1871) oni proponis al li la Profesorecon pri Kemio en la Universitato de Pensilvanio, kiu tiam eniris en novan eraon de prospereco okaze de ĝia translokigo al Okcidenta Filadelfio. Ĉi-postenon li komence rifuzis, pro la eta financa gajno envolvita, sed poste li akceptis komprenante ke lia privata laboro ankoraŭ povas plenumiĝi. Li tenis sin en tiu posteno, kun kredito al li mem kaj kontentigo al siaj kolegoj, ĝis printempo de 1888, kiam li rompis sian ligaĵon kun la Universitato kaj je la tria fojo li reiris al sia privata esplorlaboratorio kaj al sia profesia laboro.[4] Wolcott Gibbs Sr. (1822-1908) [5]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]