Friedrich Ernst Dorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Ernst Dorn
Persona informo
Friedrich Ernst Dorn
Naskiĝo 27-an de julio 1848 (1848-07-27)
en Dobre Miasto
Morto 16-an de decembro 1916 (1916-12-16) (68-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Lingvoj germana vd
Loĝloko Prusio vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Königsberg vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Ernst DORN (naskiĝis la 27-an de julio 1848 en Guttstadt; mortis la 13-an de junio 1916 en Halle (Saale)) estis germana fizikisto.

De 1865 ĝis 1869 li studis matematikon kaj natursciencojn en la universitato de Kenigsbergo; en 1871 li doktoriĝis pri matematiko. Ĝis 1873 li laboris kiel instruisto en Kenigsbergo kaj Berlino, poste li habilitiĝis en Greifswald kaj iĝis profesoro de fiziko en Breslau. En la jaro 1881 li transprenis profesoran postenon en Darmstadt, en 1886 li eklaboris en Halle (Saale).

La plej granda merito de Friedrich Ernst Dorn estis la malkovro de la radono en la jaro 1900. Ekzamenante la disfalon de radiumo li rimarkis tiun ĉi gason kaj donis al ĝi la nomon Radium Emanation (= el radiumo emananta).