Friedrich Mosengeil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Memorigtabulo en Meiningen, Burggasse nr 9

Friedrich MOSENGEIL (naskiĝinta la 26-an de marto 1773 en Wutha/Farnroda-Schönau, mortinta la 2-an de junio 1839 en Meiningen) estis germana pastoro kaj stenografisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La ununura filo de protestanta pastoro studis teologion en Jena kaj instruistis poste kelkan tempon ĉe la de Heinrich Cotta proksime de Schwallungen-Zillbach fondita forstista lernejo. Poste li sekvis la volon de la patro kaj iĝis ties vikario en Frauenbreitungen apud Bad Salzungen.

En 1805 dukino Louise Eleonore, vidvino de la en 1803 mortinta duko Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen), venigis Mosengeil kiel edukiston por sia unusola filo, la princo Bernhard Erich Freund. Paralele li nomumitis Konsistoria asesoro. Mosengeil tre zorgema plenumis sian novan rolon kaj akompanis la tronheredanton eĉ ĉe la universitatojn de Jena kaj Heidelberg kaj dum vojaĝoj en Svislandon, Italujon, Franclandon kaj Nederlandon. Jam en 1816 li nomumitis Konsistoria konsilisto kaj iĝis, post la entronigo de Bernhard (1821), vera registarmembro. Tion li daŭre estis, ankaŭ post la transloĝigo de la konsistorio al Hildburghausen.

Mosengeil respektatis fare de la kuncivitanoj kaj aparte de la juna princo Bernhard, kiu ankaŭ staris ĉe lia mortolito.

Kiel verkisto[redakti | redakti fonton]

Mosengeil ankaŭ verkadis kaj sukcesis veki ĉe la legantaro senton je beleco en tre lerta skribostilo. Krom elementoj religiaj li enplektis ofte pejzaĝajn kaj idiliajn priskribojn. Li ankaŭ eldonis ĉiujn verkojn de Ernst Wagner. Danke al en 1819 jam en tria eldono en Jena aperinta libreto Mosengeil ankaŭ iĝis grava reformisto de stenografio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]