Friedrich Popp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Popp
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1905 (1905-01-23)
en Bamberg
Morto 29-an de julio 1998 (1998-07-29) (93-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Friedrich POPP (naskiĝinta la 23-an de januaro 1905 en Bamberg, mortinta la 29-an de julio 1998 en Saalburg-Ebersdorf) estis germana skulptisto kaj korpekzerciganto de malsanuloj.

La Holzmarkt-fontano en Arnstadt kies figuron refaris Popp

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1913 la familio de Popp transloĝiĝis al Lemnitzhammer proksime de Bad Lobenstein kaj trejnitis pormalsanula gimnastikisto ĉe la Universitata kliniko de Jena. Inter 1930-68 li laboris en la malsanulejo Marienstift Arnstadt estiĝinte eĉ estro de la ortopedia kliniko. Li verkis la faklibron Orthopädische Krankengymnastik (kun propraj desegnoj; Jena 1958).

Popp, la artisto[redakti | redakti fonton]

En 1953 li ekzamenitis submajstro de lignoskulptado, unu jaron poste li majstriĝis. Post 1968 Popp vivis denove en Ebersdorf verkante kiel skulptisto ĝismorte. En 1952 konsekritis la provizora preĝejo de Marienstift kun altaro de li (grejsa reliefo kun bildigo de Jesuo kiel Bona pastoro). Popp faris la altaron en la preĝejo de Lobenstein en 1976 kaj multajn aliajn aferojn aliloke: altarojn, krucifiksojn, reliefojn, kripfigurojn, batikojn kun kristanaj motivoj - i.a. en la Bach-kirko (Arnstadt), en Saalburg, Ebersdorf, Möschlitz bei Schleiz, Vajmaro, Plauen kaj en la Preĝejo Sankta Johano (Vajmaro). Li reproduktis la putofiguron de la arnstadt-a Holzmarkt-fontano kaj faris la ursan kaj la linkan figurojn ĉe la enirejo al la Zoologia ĝardeno de Arnstadt. Krome li helpis elekti taŭgan lokon por la monumento de la Jonas-valo kaj dezajnis ĝin.

Ekspozicio pri lia verkaro estis en 1975 ĉe Marienstift okaze de lia datreveno 70-a naskiĝitaga, en 1992 en la Domo ĉe la palmo kaj en 1995 en Plaue-Kleinbreitenbach ĉe Reinsberger Stube.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 392

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Popp, Friedrich: "Aus meiner Bildhauerwerkstatt", en: Marienstift Arnstadt. 2. Berichtsband, Berlin 1971, p. 165-194