Friedrich von Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich von Müller
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1779 (1779-04-13)
en Kunreuth
Morto 21-an de oktobro 1849 (1849-10-21) (70-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Profesio
Okupo diplomatojuristopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich von MÜLLER (naskiĝinta la 13-an de aprilo 1779 en Kunreuth, mortinta la 21-an de oktobro 1849) estis germana politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Müller en 1801 eniris la vajmaran ŝtatan servon kaj iĝis en 1804 registara konsilisto. En 1806 kaj 1807 li sukcese klopodis antaŭ Napoleono Bonaparte pri la memstareco de Vajmaro kaj la mildigon de la militaj pezoj. Pro tio li nomumitis sekreta konsilisto kaj nobeliĝis (kp. rememorojn liajn »Erinnerungen aus den Kriegszeiten von 1806–1813«, Braunschweig 1851).

Post kiam li faris separon striktan inter administrado kaj justico li estiĝis kanceliero kaj plej supera justiculo. En 1835 li ekparlamentanis landasemblee kaj retiriĝis en 1848.

Multflanke klerite li havis intimajn rilatojn kun Johann Wolfgang von Goethe (kp. »Goethes Unterhaltungen mit dem Kanzler Friedrich von Müller«, eldonis Burkhardt, Stuttgart 1870).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Leipzig 1908, p. 226 (tie ĉi interrete)