Frigyes Boros

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BOROS Frigyes [pr. boroŝ] estis hungara inĝeniero-hidrologo naskiĝinta en Arado en 1825 kaj mortinta en Szeged la 17-an de februaro 1892.

Memortabulo pri Frigyes Boros en Szeged

Kariero[redakti | redakti fonton]

Boros studis en Vieno kaj Pest (urbo), li akiris diplomon en 1844. Dum la Hungara revolucio de 1848 li laboris en projekto de fervojo inter Szolnok-Debrecen. ekde 1857 li estis gvidanto de reguligo de Tiso ĉe Csongrád (urbo). Ekde 1874 li estis tutlanda inspektisto por publikkonstruaĵoj, li konstruis digojn por defendi urbon Szeged. Li estis kunulaŭtoro (Károly Bodoki kaj Márton Klasz) de projekto pri kanalo Felső-Tisza-Érvölgy-Hármas-Körös (1863). Li faris projekton pri kanalo Danubo-Tiso. Li estis nomumita reĝa konsilisto en 1881, en la sekva jaro li pensiuliĝis.

Hungara memorpoemeto pri Frigyes Boros:

"En loko de tiu domo estis iam dometo por inĝeniero-viro (vera heroo defendanta la urbon de la inundo), kiu loĝis iam ĉi tie kaj li tranĉis 9-foje la koleregan blondan Tison. Arad! Vidu sian filon! Popolo de Szeged benu lin!"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.