Frigyes Sándor
Frigyes Sándor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stern Frigyes |
Naskiĝo | la 24-an de aprilo 1905 en ![]() |
Morto | la 1-an de junio 1979 en ![]() |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)oj | Renée Sándor • Árpád Sándor |
Edz(in)o | Vera Dénes |
Infano | Anna Sándor |
Okupo | |
Okupo | violonisto • koncertmajstro • dirigento • muzikinstruisto • universitata instruisto • violonisto |
Frigyes Sándor [fridjeŝ ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándor Frigyes estis hungara violonisto, koncertmajstro, dirigento, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Vera Dénes.
Frigyes Sándor [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1905 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de junio 1979 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Frigyes Sándor devenis el juda familio. Li studis jam en aĝo 10 en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Lia instruisto estis komence József Bloch, poste inter 1919-1925 Gyula Mambriny, Rezső Kemény kaj Imre Waldbauer. Ekde 1926 li estis koncertmajstro, ekde 1933 vicdirigento. Iom post iom li devis forlasi la violonadon pro problemoj kun la brako. Meze de la 1930-aj jaroj li jam estis aklamita dirigento, direktante multajn orkestrojn. Lia ĉefa celo estis prezenti verkojn de la baroka epoko, Haydn kaj Mozart, kaj nuntempan hungaran muzikon. Pro la kontraŭjudaj leĝoj li povis dirigentadi antaŭ juda publiko ekde 1939. En la sekva jaro li edziĝis, iom poste li ofte estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li dirigentadis la ĉefurban orkestron, samtempe li instruis en muziklernejo. En 1949 li estis nomumita lernejestro, sed li gvidis ankaŭ la lernejan koruson kaj orkestron. Inter 1958 kaj 1975 li instruis en la Muzikakademio (jam altlernejo). En 1963 li fondis orkestron de siaj studentoj kaj li restis arta direktoro de la orkestro ĝis sia morto. En 1975 li pensiuliĝis, tamen li instruis plu longe.
Liaj elektitaj eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Hegedűetűdök (Kayser)
- Táncok és triószonáták a XVII. századból (Dancoj kaj Triopsonatoj de la 18-a jarcento)
- A zenei nevelés Magyarországon (Muzika edukado en Hungario; redaktoro, 1964)
- Hegedűiskola (Violonlernejo; lernolibro en 5 volumoj, 1949, kune kun Pál Járdányi, Albert Rényi kaj Endre Szervánszky)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Budapeŝto (2013)
- arta bazlernejo en Dunaújváros prenis la nomon "Sándor Frigyes" en 1995
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto