Frisa sukerpano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frisa sukerpano

Frisa sukerpano (okcidentfrise: Fryske sûkerbôle, nederlande: Fries suikerbrood) estas luksa blanka pano el Frislando, ĉe kiu oni miksis pecojn da sukero en la paston. Kutime ĝi enhavas ankaŭ cinamon, kaj fojfoje zingibran siropon. Oni manĝas ĝin ĉie en Nederlando kaj Belgio.

Ekzistas frisa tradicio manĝi sukerpanon por festi la naskiĝon de infano.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. van Ditzhuijzen, Jeannette, "Brood als cadeau bij geboorte", Trouw, 2004-08-07. Kontrolita 2021-05-28. (nederlande)