Fruzsina Pregitzer
Fruzsina Pregitzer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1959 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1978–1982) ![]() |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Fruzsina Pregitzer [fruĵina pregicer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pregitzer Fruzsina estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Fruzsina Pregitzer [1] naskiĝis la 18-an de junio 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Fruzsina Pregitzer frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi plulernis jaron en studio de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1982, ŝiaj plej signifaj instruistoj estis Endre Marton kaj József Gáti. Post siaj studoj ŝi revenis al la Nacia Teatro jam kiel aktoro. En la teatra jaro 1989 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Miskolc), poste seninterrompe de Teatro de Nyíregyháza. Ŝi ankaŭ instruas en la studio de Teatro de Nyíregyháza, ĝis la ĉeso ŝi estis kunlaboranto de la loka radio en Nyíregyháza, eĉ ŝi instruas en la grekokatolika altlernejo. Ŝi ricevis plurajn teatrajn premiojn inter 1986-2001.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Imre Madách: La tragedio de l' homo - dua sorĉistino; Helene
- William Shakespeare: La Venecia Komercisto - Nerissa
- Molière: La Mizantropo - Arsinoé
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Olga
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő Cecília
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra versio) – S-ino Koltay (2015)
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Mephisto (1981)
- A csalás gyönyöre (1992)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A filozófus (1980)
- Szomszédok (serio, 1993-1999) - hararistino
- Kisváros (serio, 2001)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Suzanne Pleshette, Oprah Winfrey, Whoopi Goldberg, Joan Cusack, Demi Moore kaj aliaj [2]