Fulanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fulbo-virino en Malio

La fulboj, fulanojfulbeoj estas afrika etno, origine vivinta nomade, sed hodiaŭ plejparte loksida.

En Malio vivas proksimume 911.200-1.390.000 fulboj, en Ganao proksimume 7.300-10.000, en Burkina-Faso proksimume 6.300, en Ebur-Bordo proksimume 1.400. La fulboj vivas en plej malgrandaj grupoj ankaŭ en aliaj ŝtatoj, inter Maŭretanio kaj Sudano je la limo al Etiopio, ankaŭ en la nordo de Kameruno.

Al la fulboj apartenas ankaŭ multnombro de klanoj kiel ekzemple la Umm Bororo, Uda, Djafun, Dooga, Dindima, Adamawa, Danedji, Sisilbi, Fuuta, Boodi, kiuj ĉiuj apartenas al la vodaboj en Niĝero, kaj la tukuloroj en Maŭretanio kaj en Senegalo.

La memnomigo de la fulboj estas Halpular, kio signifas "parolantoj de la fulba", de PularFulbe (plurale), Pullo (singulare). La fulba loĝantaro ampleksas proksimume sep milionojn da homoj (sed tiu nombro estas plej dubinda, ĉar ĝi baziĝas ne sur nobradoj, sed nur sur taksadoj), kiuj vivas en plejparte iom grandaj grupoj en la tuta Sahelzono de Maŭretanio, Senegalo, Gvineo-Bisaŭo kaj Gvineo tra Niĝerio kaj Kameruno ĝis al Ĉado kaj Sudano.