Fundação Bradesco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fundação Bradesco
fondaĵo
Komenco 22-a novembro 1956
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo Osasco
Celo Edukado
Buĝetfonto Bradesco
Retejo fundacao.bradesco
Jura formo fondaĵo
vdr

Fundação Bradesco [FunDAsaun BraDESku] estas privata brazila fondaĵo en Ozasko, subŝtato San-Paŭlo, kun la celo provizi senpagan edukadon al malriĉaj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj en Brazilo.

Ĝi estis kreita kun la nomo Fundação São Paulo de Piratininga la 22-an de novembro 1956, fare de Amador Aguiar, la fondinto de Bradesco. La nomo ŝanĝis al Fundação Bradesco en 1967.

En 1962 inaŭguriĝis la unua lernejo de la fondaĵo, nomata Grupo Escolar Embaixador Assis Chateaubriand, situanta en la kvartalo Cidade de Deus, regiono de la sidejo de la banko (urbo Ozasko).

En 1997, Fundação Bradesco aliĝis al Canal Futura por subteni la disvolvadon de programoj kaj projektoj celantaj edukadon.

En 2001 lanĉiĝis la portalo Escola Virtual por senpagaj kursoj per interreto en diversaj kampoj, kiel administrado, kontado kaj financo, komputado, persona kaj profesia disvolviĝo, edukado kaj pedagogio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Fundação Bradescoportugale