Furtei - jen itale, sardeFutèi aŭ Futtèi - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regionoSardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (italeMedio Campidano, sardeCampidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 1 633 loĝantoj sur areo de 26,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 63 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Guasila (CA), Samassi, Sanluri, Segariu, Serrenti kaj Villamar.
Kristana patrono de la komunumo estas la sankta Barbara, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.