Samassi - jen itale kaj sarde - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regionoSardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (italeMedio Campidano, sardeCampidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 5 110 loĝantoj sur areo de 42,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 122 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Furtei, Sanluri, Serramanna kaj Serrenti.
Kristana patrono de la komunumo estas la sankta Emilianus aŭ Geminianus de Kaljaro, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.