Futbala Asocio Feroa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Futbala Asocio Feroa
federacio de futbalo
Komenco 1979 vd
Lando(j)  Ferooj
Sidejo Tórshavn
Ĉefestro(j) Christian Andreasen vd
Membro de FIFAUEFA vd
Posedatoj nacia futbala teamo de Feroio • feroa nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj • ina nacia futbala teamo de Feroio • feroa nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • feroa nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • feroa nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • feroa nacia futbala teamo de virinaj sub-17-jaruloj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
poŝtmarko de 2005 okaze de la 100-jariĝo de la federacio FIFA: la teamo Havnar Bóltfelag en ruĝo kaj nigro kaj la la teamo Klaksvíkar Ítróttarfelag en bluo kaj blanko

La Futbala Asocio Feroa, feroe Fótbóltssamband Føroya, dane Færøernes fodboldforbund, FSF, estas la nacia futbala asocio en la Ferooj, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 19. La asocio interalie ekde la jaro 1995 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Feroa Futbala ĉampioneco - feroe Føroyskir fótbóltsmeistarar, ekde 2017 ankaŭ nomata Betrideildin laŭ nova sponsoro, la feroa banko Betri. La ĉampiono en 2023 estas la klubo Klaksvíkar Ítróttarfelag, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Havnar Bóltfelag - laŭ la stato de 2023 entute 24-foje.