Gábor Amirás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Amirás
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1936 (1936-10-28) (87-jaraĝa)
Okupo
Okupo pianisto
vdr

AMIRÁS Gábor [amira:ŝ] estas rumania hungara pianisto, universitata profesoro. Li naskiĝis en Turda la 28-an de oktobro 1936.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Gábor Amirás instruis en universitatoj pri muziko de Kluĵo, Bukareŝto, en Conservatoire Supérieur de Musique (Parizo) kaj en Hochschule für Musik und Darstellende Kunst de Graco (Aŭstrio). En 1993 li loksidiĝis en Germanio. Li koncertis en Germanio, Hispanio, Francio, Italio, Svislando, Aŭstrio, Sovetunio, Jugoslavio ktp. Li kunlaboris krome la elstaraj rumanaj dirigentoj interalie kun dirigentoj Hans Swarowski, Edgar Tons, Klaus Pringsheim, Kurt Adler, Brien Brockles, Edgar Doneaux, Gilbert Varga, Michiyoshi Ionue.

Fonto[redakti | redakti fonton]