Gábor Andreánszky (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Andreánszky
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1848 (1848-06-23)
en Vieno
Morto 19-an de majo 1908 (1908-05-19) (59-jaraĝa)
en Alsópetény
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sándor Andreánszky
Infanoj Gábor Andreánszky • István Andreánszky
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Barono Gábor Andreánszky [andreAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andreánszky Gábor estis hungara bienulo, politikisto, membro de la hungara senato, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis liptószentandrási, lia patro estis Sándor Andreánszky, lia samnoma filo estis Gábor Andreánszky.

Gábor Andreánszky (sidas maldekstre)

Gábor Andreánszky[1] naskiĝis la 23-an de junio 1848 (laŭ alia fonto en 1843) en Vieno, li mortis la 19-an de majo 1908 en Alsópetény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Andreánszky studis en Pozsony kaj Várad. Li aĝis nur 17, kiam li estis aktiva dum elektoj de 1865. Li baroniĝis en 1875, en la sama jaro membriĝis en la senato. Lia debuta parolo okazis nur en 1883. Tiutempe li aliĝis al la antisemita movado. Inter 1884-1896 li havis mandaton en la parlamento, poste li neniam estis elektita. Pro vidviĝo li edziĝis dufoje, la dua edzino naskis filon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]