Gábor Doleschall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Doleschall
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1813 (1813-02-13)
en Lučenec
Morto 24-an de aprilo 1891 (1891-04-24) (78-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracistobotanikisto
vdr

Gábor Doleschall [doleŝal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Doleschall Gábor estis hungara kuracisto, botanikisto.

Gábor Doleschall

Gábor Doleschall [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1813 en Hungara reĝlando en Losonc (nuntempa Lučenec en Slovakio). Li mortis la 24-an de aprilo 1891 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Doleschall frekventis gimnazion en Eger, poste li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1840. Post siaj studoj li restis samloke por instrui. Ekde 1843 ĝismorte li estis kuracisto en Miskolc. Interrompo okazis dum la Hungara revolucio de 1848, tiam li kuracadis en la hungara armeo. Li okupiĝis ankaŭ pri botaniko.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A növények élettana (1840)
  • Életem, eszményeim és negyvenhét éves orvosi gyakorlatom (1882)

Fontoj[redakti | redakti fonton]