Gábor Gregorics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Gregorics
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de marto 1830(nun 1830-03-30)
en  Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio Komárom
Morto la 10-an de marto 1893
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Komárom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo oficiroinstruistoarkivisto
vdr

Gábor Gregorics [gregoriĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gregorics Gábor estis hungara oficiro, instruisto, arkivisto. Lia familia nomvarianto estis Gregorits (sama prononco).

Gábor Gregorics[1] naskiĝis la  30-an de marto 1830(nun 1830-03-30) en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 10-an de marto 1893 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Gregorics frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, krome li aliĝis al la piaristoj. Pro la hungara revolucio de 1848 li interrompis la lernadon kaj eksiĝis el la ordeno, poste li soldatiĝis same en Komárom. Dum la bataloj li vundiĝis kaj ricevis medalon. Lia rango estis ĉefleŭtenanto. Post la kapitulaco kiel artileriisto de Komárom li havis amnestion, tial poste li estis ĉefamilia edukisto en hungara familio en Vieno. Post jaroj li estis skribisto en Komárom, poste instruisto inter 1853-1875, fine ĝismorte arkivisto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A komáromi halászok czéhének szabadalmai (1887)
  • A ref. collegiumi épület Komáromban (1890)
  • Szomorú napok: A komáromi földrengés 1763 (1892)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]