Gábor Kazinczy (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Kazinczy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1818 (1818-07-18)
en Bracovce
Morto 18-an de aprilo 1864 (1864-04-18) (45-jaraĝa)
en Bánhorváti
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Gábor Kazinczy [kazinci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kazinczy Gábor estis hungara politikisto, tradukisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Gábor Kazinczy naskiĝis la 18-an de julio 1818 en Hungara reĝlando, en Berettő (nuntempa Bracovce en Slovakio). Li mortis la 18-an de aprilo 1864 en Bánfalva.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Kazinczy frekventis lernejojn en Sárospatak, Késmárk, Eperjes. En 1835 li vojaĝis al la tiama hungara ĉefurbo Pozsony, kie li interesiĝis pri la parlamenta laboro. Poste li vojaĝis al Pest (urbo), kie li edziĝis kaj aliĝis al redakta stabo de revuo. Tie li konatiĝis kun Pál Szemere, András Fáy, Mihály Vörösmarty, Ferenc Toldy. En 1848 li estis elektita deputito de parlamento, kie li politikadis kontraŭ Lajos Kossuth. Post fiasko de la liberecbatalo li ricevis amnestion. En 1861 li denove estis parlamentano.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Malvina 1838
  • Műcsarnok - tradukita dramo - 1840
  • A fricska - tradukita komedio - 1842
  • Finn népmesék Finnaj popolfabeloj 1856

Fontoj[redakti | redakti fonton]