Gábor Kucsera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Kucsera
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1982 (1982-08-27) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Szabina Tápai
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Gábor Kucsera [kuĉera], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kucsera Gábor estas hungara kajakisto, olimpiano, mondĉampiono.

Gábor Kucsera[1] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Kucsera maturiĝis en gimnazio en 2001 en sia naskiĝurbo. Li edziĝis en 2013, lia edzino naskis tri gefilojn inter 2013-2021. Li ricevis ŝtatan premion en 2008. En la sensporta vivo li partoprenis en distraj televidaj programoj, krome li establis infanan tendaron.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Gábor Kucsera komencis kajakadi en 1990. Post venkoj en junularaj konkursoj li apartenis al la hungara plenkreska nacia teamo ekde 2004, poste li estis hungara ĉampiono 13-foje inter 2004-2014 plej ofte teame. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2008 sen medalo, sed pli frue en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje en 2005 kaj 2006 duope. En 2015 oni trovis en urino de Kucsera kokainon, tial li ne rajtis sportadi 2 jarojn. Lia partnero en kajako estis ekzemple Roland Kökény, lia plej fama trejnisto estis Katalin Rozsnyói.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]