Gábor Márkus (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gábor Márkus
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1922 (1922-06-08)
Morto 29-an de aprilo 2012 (2012-04-29) (89-jara)
Ŝtataneco HungarioUsono
Profesio
Profesio kuracisto
Information icon.svg
vdr

Gábor Márkus [mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Márkus Gábor (naskiĝis la 8-an de junio 1922 en Budapeŝto, mortis la 29-an de aprilo 2012 en Buffalo) estis hungara-usonana kuracisto, onkologo, profesoro, membro (ekstera (1994)) de Hungara Scienca Akademio. [1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Márkus frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1947. En la sekva jaro helpe de stipendio li plulernis en Universitato Stanford, kie li akiris sciencan gradon Ph.D. Li restis en Usono, eĉ en la universitato, kie li instruis kaj esploris. Inter 1953 kaj 1957 li laboris en universitata infanhospitalo en Filadelfio (Usono), poste en instituto en Buffalo. Li ankaŭ instruis en la universitato ĝis la emeritiĝo. Li ricevis signifan usonan premion en 1981. Li akiris tutmondan famon pri esploroj de sangokoaguloj, sed li estis aktiva ankaŭ en esplorado de kanceroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.