Gábor Ubrizsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Ubrizsy [ubriĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ubrizsy Gábor estis hungara botanikisto, fungosciencisto, profesoro, instruisto, membro (korespondanta en 1965, ordinara en 1973) de Hungara Scienca Akademio.

Gábor Ubrizsy [1] naskiĝis la 23-an de septembro 1919 en Hungara reĝlando en Ungvár (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio). Li mortis la 25-an de majo 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Ubrizsy frekventis universitaton en Debrecen inter 1937-1942. En la sekva jaro li laboris monatojn en instituto en tiam hungara urbo Kolozsvár, poste li revenis al Debrecen por instrui en mezlernejo. Li preskaŭ tuj soldatiĝis, baldaŭe li estis militkaptito. Inter 1946-1949 li instruis en mezlernejo en Szarvas, poste jam en universitato en Debrecen. Ekde 1964 li instruis en agronomia altlernejo. Li okupiĝis precipe pri fungoj, protektado de kereskaĵoj kaj ankaŭ pri medioprotektado. Li ricevis premion Kossuth en 1951, poste aliajn premiojn en 1964 kaj 1971.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A növényvédelem gyakorlati kézikönyve (Praktika manlibro de la protektado de kereskaĵoj), (1951)
  • A növényvédelmi kutatás gyakorlati bevezetésre alkalmas legújabb eredményei (1962)
  • Növényvédelmi enciklopédia I–II. Kreskaĵprotektada enciklopedio), (1968)

Fontoj[redakti | redakti fonton]