Géraldine Apponyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géraldine Apponyi
Géraldine Apponyi
Géraldine Apponyi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1915 (1915-08-06)
en Budapeŝto
Morto 22-an de oktobro 2002 (2002-10-22) (87-jaraĝa)
en Tirano
Tombo Mausoleum of the Albanian Royal Family
Lingvoj germanahungaraalbanafrancaangla
Loĝloko Svislando
Ŝtataneco AlbanioHungario
Subskribo Géraldine Apponyi
Familio
Patro grafo Gyula Apponyi de Nagy-Apponyi
Patrino Gladys Virginia Steuart
Edz(in)o Zog la 1-a
Infano Leka Zogu
Okupo
Okupo edz(in)o de monarĥo
vdr

Grafino Géraldine Apponyi [aponji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Apponyi Géraldine, albane Mbretëresha Geraldinë/Xheraldinë estis la unusola albana reĝino. Ŝia nobela antaŭnomo estis nagyapponyi [nadjaponji], ŝia parenco estis Albert Apponyi, ŝia edzo estis Zog la 1-a, ilia sola filo estis Leka Zogu.

Géraldine Apponyi[1] naskiĝis la  6-an de aŭgusto 1915(nun 1915-08-06) en Budapeŝto, ŝi mortis la 22-an de oktobro 2002 en Tirano.

La geedza paro en 1938

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géraldine Apponyi frekventis lernejojn precipe eksterlande. Intertempe la familio malriĉiĝis, tial ŝi laboris en vendejeto de Hungara Nacia Muzeo. En 1937 ŝia estonta edzo Zog elektis ŝin edzino (unue ŝia foto plaĉis al Zog, poste persona invito okazis). En la sekva jaro jam geedziĝo okazis. Spite la lingvajn kaj kulturajn diferencojn ŝi iĝis tre populara inter la albanoj, eĉ ŝi naskis filon en 1939. Post 3 tagoj (!) la familio devis rifuĝi al Grekio, ĉar Italio okupis Albanion. En la sekvaj jaroj ili vivis kune en pluraj landoj. Depost morto de Zog en 1961 la reĝino vivis plu en Madrido, ekde 1982 en Sud-Afriko. Fine en 2002 ŝi kun Leka Zogu revenis al Tirano, kie post monatoj la eksreĝino mortis. Ŝi ricevis premiojn en 1938 kaj 2004.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]