Géza Gyula Fejérváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Gyula Fejérváry
Géza Gyula Fejérváry
Géza Gyula Fejérváry
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1894 (1894-06-25)
en Budapeŝto
Morto 2-an de junio 1932 (1932-06-02) (37-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Imre Fejérváry
Parencoj Géza Fejérváry
Okupo
Okupo zoologo • paleontologo • herpetologist
vdr

Barono Géza Gyula Fejérváry [djula fejErvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Fejérváry Géza Gyula Imre estis hungara zoologo, paleontologo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis komlóskeresztesi [komlOŝkeresteŝi]. Lia avo estis Géza Fejérváry.

Géza Gyula Fejérváry [1] naskiĝis la 25-an de junio 1894 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de junio 1932 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Gyula Fejérváry frekventis mezlernejojn en Vieno, Pécs kaj en sia naskiĝurbo. Li tiutempe jam okupiĝis pri herpetologio, krome li lernis lingvojn. Li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1913, poste li laboris en Hungara Nacia Muzeo. En la studjaro 1915 li instruis en la menciita universitato, kie li doktoriĝis post 2 jaroj. En 1917 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 gefilojn. En 1924 li ekinstruis en Universitato Erzsébet, en 1930 li atingis la instruan rangon publika eksterordinara profesoro. Li mortis dum operacio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fosszilis békák a püspökfürdői praeglaciális rétegekből (1917)
  • On the primary and secondary dermal bones of the skull (1922)
  • Élet, szerelem és halál (1927)
  • Stephan J. Bolkay (29. März 1887 bis 17. August 1930) (1932)

Fontoj[redakti | redakti fonton]