Gönyű

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gönyű (gonju) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Győr.

La komunumo situas en dekstra bordo de Danubo, laŭ la ĉefvojo inter Győr kaj Komárom. La romianoj havis laŭ la limes (limo) sentinelan lokon kaj gravan vojon laŭ la limes.

La vilaĝo en la 13-a j.c. estas opidumo havanta fortikaĵon. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo detruiĝis. En 1849 aŭstra milita ŝipo kun plene de eksplodaĵo flosis, kiun la hungaroj eksplodigis. tio faris ruina ankaŭ la vilaĝon. Post apero de vaporŝipoj la komunumo iĝis haveno de Győr. Nun funkcias internacia haveno.

Post 1918 Gönyű iĝis limo, kiel dum la romianoj.

La komunumo havas katolikan preĝejon kaj tombejan kapelon.