GLAT-simboloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GLAT-simboloj estas simboloj uzataj de GLAT-movadano, por identigi sin individue aŭ kolektive. Plimulto ekestis je fino de 1960-aj kaj dum 1970-aj jaroj, en tempo de seksa revolucio.

Simboloj el la 1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rozkolora triangulo.
Homdistingiloj en naziaj koncentrejoj

En Nazia Germanio kaj la landoj, kiujn ĝi okupis en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, la rozkolora triangulo estis unu el la homdistingiloj en la naziaj koncentrejoj. La rozkolora triangulo distingis tiujn, kiuj estis enkarcerigitaj ĉar ili estis identigitaj de aŭtoritatoj kiel samseksemaj viroj. Tamen tiu kategorio inkluzivis ankaŭ virajn ambaŭseksemulojn kaj transgenrulojn.

GLAT-aj virinoj portis la nigran triangulon anstataŭ la rozkolora. Oficiale la nigra triangulo estis distingilo, kiun nazioj uzis por identigi "kontraŭsociulojn". Samseksemaj kaj kviraj virinoj devis porti ĝin ĉar ili ne estis stereotipaj virinoj laŭ la ideoj de la nazia reĝimo.

En la 1970-aj jaroj, la trianguloj estis revivigitaj kiel simboloj de protesto kontraŭ homofobio, kaj poste estis adoptitaj de la pli granda GLAT-komunumo kiel populara simbolo de fiereco kaj GLAT-rajta movado.

Libriso kaj lambdo el la 1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

La labriso estas simbolo pri duklinga hakilo, uzata en la minoa civilizo. Samseksemulinoj ekuzis la simbolon, ĉar la minoa civilizo estas interpretita de kelkaj esploristoj kiel matriarĥa socio. En la 1970-aj jaroj samseksemulinoj kaj feministoj komencis uzi ĝin kiel simbolon pri virina forto.

La lambdo estis greka litero. En la 1970-aj jaroj oni uzis ĝin kiel simbolon pri gejaj rajtoj.

Ĉielarka flago ekde 1978[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉielarka flago.

La ĉielarka flago estas unuafoje uzata la 25-an de junio 1978 en San-Francisko. La koloroj reprezentas la tramondan diversecon de GLAT-anoj.

Ambaŭseksemula flago ekde 1998[redakti | redakti fonton]

Michael Page prezentis flagon por ambaŭsekemuloj je la 5-a de decembro 1998. La koloroj estas violkoloro, lavendo kaj bluo.

Transgenrulaj flago ekde 1999 kaj la simbolo ⚧[redakti | redakti fonton]

La simbolo pri transgenruloj estis kreita je nekonata dato. La simbolo estas ankaŭ unikoda, kiel ⚧. La flagon desegnis Monica Helms en 1999. Ĝi estis unuafoje uzata en 2000.

Aliaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Samseksemo

Uranismo