Cureglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gaggio (Cureglia))
Cureglia
Blazono de Cureglia
Blazono de Cureglia
Blazono de Cureglia
Preĝejo de Cureglia
Preĝejo de Cureglia
Preĝejo de Cureglia
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Vezia
Koordinatoj  46° 2′ 2″ N 8° 56′ 38″ O / 46.03389 °N, 8.94389 °O / 46.03389; 8.94389 (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 2″ N 8° 56′ 38″ O / 46.03389 °N, 8.94389 °O / 46.03389; 8.94389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1315
Areo 1,06 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 6944
Komunumkodo 5180
Mapo de Cureglia
Mapo de Cureglia
Mapo de Cureglia

Cureglia estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1315 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cureglia situas proksimume 6 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas sur monteto inter la valoj de la riveroj Vedeggio kaj Casserate. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cureglia kun la kvartaloj Marrone, Campagna kaj Gaggio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,06 km², de kiuj 43,4% estas kovritaj de arbaro, 6,5% servas por agrikulturo kaj 50,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cureglia limas en nordo al Origlio, en oriento al Comano, en sudoriento al Porza, en sudokcidento al Vezia, en okcidento al Cadempino, kaj en nordokcidento al Lamone.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam Cureglia situas flanke de la gravaj trafikvojoj, la komunumo estas bone atingebla. Tra Cureglia pasas konekta vojo de Origlio al Vezia. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, nome Lugano-Nordo, situas proksimume 2 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Manno. Pere de buslinio de la loka busreto de la urbo Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cureglia datiĝas el la jaro 1335 kiel Curea kaj Curilia. Dum mezepoko Cureglia apartenis al Comano, kiu en la jaro 1468 memstariĝis de Lugano kiel paroĥo. En la jaro 1594 Cureglia fariĝis memstara paroĥo. La pastra preĝejo San Cristofero, kiu jam estis menciita en la jaro 1420 en la jaro 19-a jarcento estis komplete rekonstruita. La kapelo Santa Maria del Buon Consiglio estis konstruita en la 18-a jarcento. La ĉefa agrikultura komunumo en la dua duono de la 20-a jarcento transformiĝis al loĝloko de la urbo Lugano kaj ĝia loĝantaro praktike kvarobliĝis.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]