Galindoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galindoj
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
proksimumaj setloteritorioj de la baltaj popoloj dum la 12-a jarcento. Orientaj baltoj en bruna, okcidentaj en verda koloroj.

La galindoj (latine galindi, galindite, ankaŭ galindae; greke Γαλίνδαι (galindai); prapruse galindis; litove galindai; germane Galinder) estis okcidenta balta tribo en la sudokcidento de la antaŭa Orienta Prusio kaj en la nordoriento de la nuntempa Pollando.

Ili parolis sudorientan dialekton de la praprusa lingvo, situis sude de la tradicia teritorio de la praprusoj kaj foje konsideratas kun la orientaj najbaraj jotvingoj loĝantoj de la antikva regiono Sudovio, foje konsideratas pli okcidentaj najbaroj. Sume la galindoj kun la pli orientaj jotvingoj kategoriiĝas baltoj proksimaj al la praprusoj, sed distingaj.[1] Ŝajnas ke signifa parto de la galindoj jam fine de la 2-a jarcento kadre de la Migrado de nacioj aliĝis al la plumigrantaj gotoj kaj kun ili alvenis ĝis la iberia duoninsulo.[2]

La genta nomo unue aperas meze de la dua jarcento en greka formo Γαλίνδαι (galindai) de la bizanca antikva akademiulo Ptolemeo - kune kun la jotvingoj aŭ sudovoj, greke nomataj Σουδινοί (sudinoi). La germana monaĥa pastro kaj kronikisto Peter von Dusburg uzis la latinan esprimon Galindite (kune kun la sudovoj, Suduwite) en sia Chronica Terrae Prussiae de 1326 kaj kronike mencias ilin ekde la jaro 1231. La Ordeno de germanaj kavaliroj venkis la galindojn nur tute fine de la 13-a jarcento, post la praprusoj, do kiam la kroniko de Peter von Dusburg verkiĝis, ili jam estis venkitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zigmas Zinkevičius, Marytė Černelienė, Bronius Makauskas, Petras Maksimavičius, Sigitas Birgelis, Juozas Sigitas Paransevičius, Palmira Mikėnaitė, Birutė Burdinaitė-Ołów, Taida Balčiūnaitė: (2009) Terra Jatwezenorum: Jotvingių krašto istorijos paveldo metraštis (jarlibro de la historia heredaĵo de la jotvinga regiono) (litove). eldonejo Punsko „Aušros“ leidykla.
  2. Luis A. García Moreno: Una hipótesis germanista en los orígenes de Aragón. En: Anuario de Historia del Derecho Español (AHDE) 67. 1997, paĝoj 633–641, ĉi tie paĝo 634 kaj sekvaj diĝite, li nomas la tribon galindos.