Saltu al enhavo

Gao Yaojie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gao Yaojie
Persona informo
Naskonomo 高明魁
Naskiĝo 19-an de decembro 1927 (1927-12-19)
en Gubernio Cao, Provinco Shandong, Respubliko de Ĉinio
Morto 10-an de decembro 2023 (2023-12-10) (95-jaraĝa)
en Novjorko, Usono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Henan Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Septembro-Tria Societo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ginekologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gao Yaojie (ĉine simpligite: 高耀洁; ĉine tradicie: 高耀潔; naskiĝis la 19-an de decembro 1927, mortis la 10-an de decembro 2023) estis ĉina ginekologo, akademiano, kaj aktivulo pri aidoso, bazita en Zhengzhou, Henano, Ĉinio. Gao estis honorita pro sia laboro fare de la Unuiĝintaj Nacioj kaj okcidentaj organizoj. Gao esploris la ekonomion de plasmo en Henano, sciigis la seriozan disvastiĝon de la aidosa epidemio kaj publikigis informojn pri preventaj kaj kuracaj metodoj. Gao kritikis, ke la kaŭzo de la aidosa epidemio estas neglektado de la devoj fare de la registaro. Tial Gao alfrontis politikan persekutadon de la aŭtoritatoj kaj estis malhelpita en siaj pliaj agadoj. Ŝi foriris al Usono en 2009, kie ŝi loĝis en Manhatano, Novjorko. Gao mortis en sia novjorka loĝejo en la 10-a de decembro 2023.