Gara
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Garé. |
| Gara | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 6522 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 086 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 2′ N, 19° 2′ O (mapo)46.03419.04Koordinatoj: 46° 2′ N, 19° 2′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 59,96 km² (5 996 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Gara estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Baja.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 2550
- Poŝtkodo: 6522
- Telefonprefikso: 79
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-serba landlimo (sen limpasejo), laŭ traira flankovojo. Baja troviĝas 15 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1290, la nomdonanto verŝajne estis historia familio Gara. Kroatoj alvenis en 1526. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo detruiĝis. En 1734 germanoj alvenis. Okazis ĥolero en 1866. Inter 1918-1920 la serboj okupis la regionon, kiu estis aparta respubliko. Ekde 1920 la komunumo trovis sin apud la nova ŝtatlimo, sed inter 1941-1944 la limo malaperis, ĉar la pli suda regiono denove iĝis hungara. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj, alvenis hungaroj el Ĉeĥoslovakio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- postbaroka katolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1780, en 1909 pligrandiĝis
- monumento pri Sankta Triunuo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Gara naskiĝis futbalistoj Antal Dunai kaj Miklós Páncsics.




