Attila Garay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Garay
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1931 (1931-12-02)
en Orosháza
Morto 25-an de aprilo 2013 (2013-04-25) (81-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pianistokomponistokantisto
vdr

Attila Garay [garai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Garay Attila estis hungara ĵazpianisto, komponisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Garai.

Attila Garay [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1931 en Orosháza, li mortis la 25-an de aprilo 2013.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Garay frekventis gimnazion en Békéscsaba, samtempe ankaŭ muziklernejon, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955. Dum la studentaj jaroj li daŭris la muziklernadon ankaŭ en Budapeŝto. Post siaj studoj li aliĝis al gravaj ĵazorkestroj kaj li pianludis en elitaj restoracioj. (Memoru, en la 1950-aj jaroj en Hungario la ĵazkoncertoj estis malpermesitaj, nur estis restoraciaj eblecoj.) En 1957 li ricevis permeson muzikadi en Turkio, kie li konatiĝis kun usonaj soldatoj, de kiuj li lernis la veran ĵazon. Hejmenveninta li daŭris la restoraciajn muzikadojn, li establis propran ĵazorkestron, sed li ludis ankaŭ en aliaj orkestroj. En la 1960-aj jaroj li partoprenis en ĵazfestivaloj en la socialismaj landoj, ekzemple en 1962 li orkestreto atingis la unuan lokon en Karlovy Vary. Iom poste li havis eblecojn en la skandinaviaj neŭtralaj landoj, fine en la kapitalismaj landoj. En 1980 li ekinstruis en muziklernejo, baldaŭ en Muzikakademio Franz Liszt. Li emeritiĝis jam kiel docento. Li ricevis muzikajn premiojn en 1995 kaj 1996.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]