Garapadu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makulbekaj pelikanoj, Nigrakapaj ibisoj kaj Blankakapaj mikterioj neste ĉe Garapadu, Andra-Pradeŝo, Barato.

Garapadu estas vilaĝo de la ŝtato Andra-Pradeŝo de Barato. Tiu vilaĝo situantas je 12 km el la urbo Guntur kaj je 76 km norde de la Golfo de Bengalo en la orienta marbordo de la lando. Tiu vilaĝo havas ĉirkaŭkalkulitan populacion de 1,500 loĝantoj, kiuj vivtenas sin depende el agrikulturo (ĉefe rizo, kapsiketo, kotono) tiele ke la urbo Guntur estas konata kiel kapsiketa urbo kaj centro por kotonproduktado.

Birdarejo ĉe Garapadu, Andra-Pradeŝo, Barato.

Antaŭ la fondo de la vilaĝo estis dornarboj nome "Garlakampa" el kio venas la nomo Garlapadu kaj poste Garapadu.

Tiu vilaĝo enhavas ĉiujn tipojn de kulturoj kaj ne estas centro por nur unu tipo de religio aŭ kasto. Telugua estas la ĉefa lingvo en la vilaĝo. Oni celebras multajn festivalojn. Estas hejmo por multaj akvobirdoj kiaj Blankakapa mikterio, Mycteria leucocephala, Makulbekaj pelikanoj, Pelecanus philippensis, Nigrakapj ibisoj, Threskiornis melanocephalus kaj aliaj birdoj kiuj nestumas ĉe la naturrezervejo de Uppalapadu, Andra-Pradeŝo, Barato. (Bildoj de birdoj ĉe Garapadu)

Estas busoj por transporto kaj baza kaj meza lernejo. La klimato estas tre tropika, kaj estas sekegoj ĉefe dum vintra sezono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]