Garsenda de Forcalquier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garsenda de Forcalquier
Gersenda.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1179 (1179-11-30)
Morto 30-an de novembro 1241 (1241-11-30) (62-jara)
Lingvoj antikva okcitana lingvo
Familio
Patro Rainon I de Sabran
Patrino Garsende de Forcalquier
Frat(in)o Beatrice of Sabran
Edz(in)o Alfonso II, Count of Provence
Infanoj Ramon Berenguer IV, Count of Provence • Gersende of Provence
Okupo
Okupo trobairitz • komponisto • poeto • verkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Garsenda de Provenco (france Garsende de Forcalquier: Garsende; ĉ. 1180 – ĉ. 1242) estis la suvereno de Provenco kiel la edzino de Alfonso la 2-a ekde 1193 kaj la grafino de Forcalquier en sia propra rajto ekde 1209.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 31 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Ŝi alportis Forcalquier al la Domo de Barcelono kaj unuigis ĝin al Provenco. Ŝi estis ankaŭ poetino kaj komponistino, trobairitz de la 13-a jarcento, kaj grava protektanta patrono de Okcitanlingva literaturo, precipe de la trobadoroj kaj ŝi mem skribis iun lirikan poezion kaj estas kalkulita inter la trobairitz kiel Garsenda de Proensa. Ŝi estis, en la vortoj de siaj plej lastatempaj redaktoroj, "unu el la plej potencaj virinoj en la okcitana historio".

Ŝi estis nur dektrijara kiam, en 1193, ŝia avo Vilhelmo 4-a de Forcalquier kaj Alfonso la 2-a de Aragono subskribis la Traktaton de Aikso (Aix). Per tiu traktato Garsenda heredos de sia avo la distrikton de Forcalquier por edziniĝi al la filo de Alfonso, kiu samtempe heredos la graflandon de Provenco. La geedzeco okazis en julio de tiu sama jaro en la urbo Aikso, en Provenco.

Garsenda estis kataluna laŭ naskiĝo, kaj ŝia geedziĝo kun la grafo Alfonso kaŭzis la kuniĝon de ambaŭ Domoj. Ŝi alportis Forcalquier al la Domoj Aragono-Barcelono kaj ligis ĝin al Provenco. De tiu geedzeco naskiĝis almenaŭ du infanoj: Raimondo kaj Garsenda. Kiam en 1209 ŝia avo Vilhelmo la 4-a kaj ankaŭ ŝia edzo Alfonso la 2-a mortis, Garsenda fariĝis la natura reganto de sia dekkvinjara filo, kiu estis la sola heredanto, la grafo Raimondo Berenger la 4-a.

Garsenda kiel kuratoro de sia filo regis ĉi tiun gravan graflandon inter 1213 kaj 1220. Laŭ la vortoj de Bruckner kaj White, ŝi estis "unu el la plej potencaj virinoj en la okcitana historio." Estis dum sia ofico kiel reganto kiam Garsenda starigis unu el la plej brilaj kulturaj centroj de literaturaj rondoj de poetoj kaj kunveno de trobadoroj de tiu tempo. En siaj literaturaj rondoj la grafino kantis kaj verkis lirikajn poemojn.

De tiu epoko estas ‘tenso’, trobadora debato, inter ‘bona sinjorino’ (bona donna), identigita kiel la kantverkistino grafino de Provenco (comtessa de Proessa), kaj anonima trobadoro. Estas konservitaj du ekzempleroj el tia strofo de interŝanĝo; ili troviĝas en malsamaj ordoj, tial ne eblas scii, kiu unue parolis. En la poemo verkita de la grafino, ŝi deklaras sian amon al sia kunparolanto:

  Vi, kiu ŝajnas al mi sincera amanto,

  kiel doloras ke vi tiom hezitas!

  Se pro mi vi suferas turmenton de amo

  Tio plaĉas al mi! ĉar pro vi mi malfeliĉas.

  Se por esprimi sin, la kuraĝo ne sufiĉas

  vi faros al ambaŭ malĝojan damaĝon,

  ĉar timante mispaŝon, ne aŭdacas

  la damo malkaŝi sian amon.

Sekve venis lia vico, kiu tiam ĝentile, sed zorge respondas kun la plej ortodoksaj vortoj de la trobadora amkodo: “Mi preferas servi vin kun ĝentileco ol ofendi vin”. Laŭ iuj interpretoj, la trobadoro estas Gui de Cavaillon, kies ‘vivo’, biografio de trobadoroj, ripetas la probable senbazan onidiron, ke li estis la amanto de la grafino. Aliaj trobadoroj ankaŭ menciis kaj dediĉis al ŝi siajn kanzonojn. Kantis al Garsenda Elias de Barjols, kiu ŝajne enamiĝis al la grafino kiam ŝi estis vidvino kaj verkis kantojn pri ŝi "dum la tuta vivo". Raymon Vidal de Besalú, trobadoro kaj verkisto, aŭtoro de la unua poezia traktato en okcitana lingvo, ankaŭ laŭdis la faman patronecon de trobadoroj plenumita de Garsenda.

Ŝajnas ke ĉirkaŭ 1220 Garsenda fine donis Forcalquier al sia filo kaj ŝi retiriĝis al la monaĥejo La Celle. Garsenda eble vivis en 1257, kiam iu virino kun tiu nomo faris donacon al preĝejo en St-Jean kondiĉe ke tri pastroj preĝu por ŝia animo kaj tiu de ŝia edzo.

Poezio[redakti | redakti fonton]

Blazono de la Sabran familio, kiel uzita de William kaj Rostaing, hereda constables de la Gubernio de Toulouse (malfrue 12a jarcento)
Tombo de Garsenda de Forcalquier, Abatejo de La Celle
Vos que.M semblatz dels koraloj amadors,
Ja ne volgra que fossetz sunbruno doptanz;
E platz mi molt quar vos destreing m'amors,
Qu'atressi sui eu por vos malananz.
Ez avetz dan en vostre vulpillatge
Quar ne.Ni ausatz de preiar enardir,
E faitz vos ez mi gran dampnatge;
Que ges dompna ne ausa descobrir
Tot do qu'il vol por paor de faillir.
Vi estas tiel bone-konvenita kiel amanto,
Mi deziras vin ne estus tiel hezitema;
sed mi estas gaja mia amo faras vin la penitent,
Alie mi estus la unu suferi.
Ankoraŭ, en la longa kuro ĝi estas vi kiu staras perdi
Se vi ne estas spiti sufiĉan deklari vian kazon,
Kaj vi faros ambaŭ de ni granda malutilo se vi rifuzas.
Por sinjorino ne aŭdacas malkovri
Ŝia vera volo, lest tiuj ĉirkaŭ ŝia pensi ŝian bazon.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bogin 1976.

Fontoj[redakti | redakti fonton]