Gastindustrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hotela trinkejo en Svisio.
Surstranda trinkejo.

Gastindustriogastiga sektoro estas ĝeneralaj terminoj por la ekonomia agado konsistanta en la propono de servoj ligitaj al sporadaj gastigado kaj nutrado, tre ofte ligitaj al turismo, sed ne nur.

La komercaj instalaĵoj dediĉitaj al tiaj aktivecoj (ĉu al ambaŭ kune ĉu nur al unu el tiuj aparte) ricevas tre diversajn nomojn, laŭ iliaj kategorioj kaj celoj, kvankam tre ofte la oficialaj nomigoj dependas de la loka regularo, kiu klasigas ilin laŭ urbanizaj, sansistemaj, impostaj kaj sekurecaj kriterioj. Inter aliaj nomoj estas jenaj: hoteloj, moteloj, pensionoj, junulargastejoj, kamparloĝejoj, trinkejoj, tavernoj, vinkeloj, restoracioj, ktp. Kelkaj el ili estas specializitaj en iu tipo de manĝaĵo aŭ trinkaĵo: hamburgerejoj, picejoj, glacivendejoj, ĉokoladtrinkejoj, ktp. Aliaj, dekomence specializitaj, diversiĝis por proponi ajnan tipon de konsumadon, kiel bierejo, kafejoj aŭ tesalonoj.

Kiam tiuj instalaĵoj estas kombinataj kun alia tipo de servoj aŭ altiroj, la gastiginstalaĵoj povas eniri en alia tipo de kategorioj, kiel okazas ĉe la agadoj de distro (diskotekoj, dancejoj ktp.). Kvankam proksimaj, ankaŭ ne estas konsiderata gastindustrio la servo de liverado de manĝaĵoj al hejmo. Tamen ja foje oni konsideras ekvivalenta al gastindustrio la agado de turismaj apartamentoj kiuj similas al ia speco de hotelo (speciale tiuj kiuj estas en difinita turisma destinejo aŭ turisma komplekso aŭ similaĵo), kvankam oni ne konsideras kutime la luadon de nemoveblaĵoj por uzado ĉu sezona ĉu loĝeĵa.

La gastoservoj ligitaj al aktivecoj kiel la sansistemo (ekzemple en hospitaloj) aŭ la eduksistemo (ekzemple en studenthejmoj) foje estas konsiderataj kaj administrataj separate, kaj foje estas konsiderataj kaj administrataj kune kun la ĉefa aktiveco.

La krozoŝipoj estas agado kiu kombinas la transporton kun la gastigado, kio je pli malgranda mezuro povas okazi ankaŭ en fervojo (per dormovagonorestoracivagono) kaj en la komerca aviado (diversaj proponoj por la pasaĝeroj —manĝo, trinko kaj facililoj por ripozo aŭ dormo-).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]