Gedő Zombory
Etoso
Gedő Zombory | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1835 en Târgu Mureș |
Morto | 17-an de septembro 1913 (77-jaraĝa) en Szerencs |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Andor Zombory (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto kalvinana pastro instruisto |
Gedő ZOMBORY [zombori] hungara reformita pastro, privojaĝa verkisto. Li naskiĝis la 30-an de novembro 1835 en Târgu Mureș (Marosvásárhely) kaj mortis en Szerencs la 17-an de septembro 1913.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Gedő Zombory komencis siajn studojn en sia naskiĝurbo. Post la hungara revolucio de 1848 du jarojn li studis en Székelyudvarhely, poste en Marosvásárhely kaj Koloĵvaro, kie en 1856 li finis siajn teologiajn studojn. Li estis instruisto en Nagyenyed, poste en 1858 li ekiris eksterlanden. Li frekventis plurajn universitatojn en Svislando. Li estis en Londono, Parizo, Bruselo kaj Nederlando. Post sia reveno li estis gimnazia instruisto de 1861 en Satmaro, de 1867 pastro en Megyaszó.
Libro[redakti | redakti fonton]
- Útirajzok, 1-2-a volumo (Szatmár, 1861).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- SVÁJCI-MAGYAR LEXIKON Arkivigite je 2014-01-06 per la retarkivo Wayback Machine