Geert Wilders

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geert Wilders (naskiĝis la 6-an de septembro 1963 en Venlo, provinco Limburgo) estas dekstra politikisto nederlanda. Li estas prezidanto de la politika partio Partij voor de Vrijheid ("partio por la libereco"), kiu surprize eliris el la eŭropaj balotoj 2009 en Nederlando kiel klara venkanto. Ĝis 2004 li estis membro de la Popola Partio por Libereco kaj Demokratio (VVD). Ekde 1998 li estas membro de la dua ĉambro de la nederlanda parlamento de Nederlando.

Wliders brediĝis en sfero romkatolika. La 31-an de julio 1992, li edzigis je la dua fojo kun la hungarino Krisztina Marfai. Ili ne havas infanojn.

Wilders transprenis multajn ideojn de Pim Fortuyn en sia politika programo. Li havas precipe simpation pri la Israelo kaj antipation pri la Islamo. En sia programa politika, Wilders volas multe bridi enmigradon al la Nederlando de novaj islamoj, resendi kriminalajn enmigrintojn al siaj landoj de origino, kaj plene malpermesi la konstruadon de novaj moskeoj. Li ankaŭ fortege rezistas al aliĝo eventuale de la Turkio al la Eŭropa Unio.

Je la fino de 2007, Wilders ankaŭ kritikis la paroladon de la regino Beatrikso. Li diris ke ŝi devas paŝi malantaŭen.

En marto 2008, Wilders publikigis en la Internet sian mallongan filmon Fitnan, en kio denuncis intense la islaman terorismon kaj la Koranon. Post kiam Wilders fariĝis pli kaj pli populara en la Nederlando mem, sed ankaŭ minaciĝis. Ekster Nederlando oni ofte kulpigis lin pri la dekstra ekstremismo. La eniro al Anglio por montri Fitnan rifuziĝis al Wilders. La 21-an de januaro 2009, tribunalo de Amsterdam dekretis leĝan proceson kontraŭ Wilders, pro lia alvolko de malamo kontraŭ la islamoj. Laŭ Wilders, ĉi tiu decido atestus malrespekton por la libereco de parolo[1].

La 23-an de junio 2011, Wilders estis absolvita de ĉiuj akuzoj. Nederlanda kortumo notis, ke lia parolado leĝe konformis al politika debato, sed ĉe la limo.[2][3][4].

Referencoj

  1. "Nederlanda MP Geert Wilders denove en kortumo pro malamparolado", BBC, 7-a februaro 2011. Kontrolita 31-a majo 2011. (angle)
  2. "Nederlanda kortumo absolvas malamparoladon, disriminacion kontraŭ islamanoj", Fox News, 23-a junio 2011. Kontrolita 23-a junio 2011. (angle)
  3. News article el NRC, titolo Wilders op alle punten vrijgesproken 23-a junio 2011 (nederlande)
  4. News item el WSJ, titolo Nederlanda politikisto estas absolvita pri malamparolada proceso 23-a junio 2011 (angle)

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo kaj diskutejo de Geert Wilders (nederlande) greke biografieto de Geert Wilders en la retejo de la "parlamenta dokumenta centro" de la universitato Leiden (same nederlande) greke http://www.geertwilders.nl/index.php?option=com_content&task=view&id=497