Geoffroy d'Amiens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Geoffroy d'Amiens
Persona informo
Geoffroy d'Amiens
Naskiĝo 1066
en Ully-Saint-Georges
Morto 8-an de novembro 1115 (1115-11-08)
en Soissons
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Geoffroy d'Amiens (naskiĝis en 1066, mortis en 1115, esperantigebla Gotfredo de Amiens, aŭ Godofredo laŭ la hispana variaĵo de la nomo) estis episkopo de la diocezo Amiens en Francio. Li estas sanktulo en la romkatolika eklezio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Geoffroy naskiĝis en 1066 en Moulincourt, en la diocezo de Soissons. Li estis la tria filo en nobela familio, kaj jam en frua aĝo lia onklo, kiu estis la episkopo de Soissons, sendis lin al monaĥejo proksime de Péronne en la nuna departemento Somme en norda Francio, por ke la knabo tie ricevu religian edukon.

Je la aĝo de 25 jaroj li ordiniĝis katolika pastro laŭ celebraĵo de la episkopo de Noyon en la nuna departemento Oise kaj iĝis la abato de la Abatejo de Nogent-sous-Coucy en la nuna departemento Aisne.

En 1104 Godofredo ekoficis kiel la episkopo de Amiens. Dum lia servo kiel episkopo, li renkontis multajn problemojn. Strikte evitata de la nobeloj kaj burĝoj pro liaj pledoj ke necesus pli bonaj rilatoj kun la malriĉuloj, minacata per ribelo de kamparanoj kontraŭ la feŭdaj sinjoroj kaj maltrankviligita de la minacoj de civila milito, li preferis pasigi sian tempon en la ĉefa monaĥejo de la monaĥa ordeno de Kartuzianoj apud Grenoble kaj praktiki vivon de pentofarado. Tamen, en 1115, li vokiĝis reen al lia diocezo fare de la loĝantaro de Amiens, kaj tie la samaj problemoj atendis lin.

Li malsaniĝis kaj flegiĝis en la abatejo de Sankta Crépin en Soissons, kie li mortis la 8-an de novembro 1115.