Georga kruco
La Kruco de Sankta Georgo aŭ simple Georga kruco, estas ruĝa kruco sur blanka fono, kies centro troviĝas en la mezo de la kruca bildigo (kontraste al ekzemple la skandinavia kruco, kies centro troviĝas pli maldekstre). La kruco estas la simbolo de la kristana sanktulo kaj martiro Georgo, kiu laŭ kristana tradicio mortis en la jaro 303.
La georga kruco dum la mezepokaj krucmilitoj uziĝis kiel simbolo de la kristanaj batalantoj. Georgo estis eble la plej populara kristana sanktulo de la eŭropa mezepoko - aparte la nobeloj kaj kavaliroj aprezis lin. Tio rezultigis multnombrajn uzojn de la georga kruco en diversaj kristanaj landoj - de Etiopio ĝis Rusio, de Portugalio ĝis Anglio. Ekde la 13-a jarcento la georga kruco en sia origina formo estas la flago de Anglio, kies patrono estas la sankta Georgo. Kiel tio, ĝi ankaŭ estas parto de la flago de Britio, angle nomata Union Jack [prononco pli-malpli "junjen ĝek"]. Parenca al la georga kruco estas aparte la tiel nomata "jerusalema kruco".
La uzo de la georga kruco kiel urba flago kaj blazono probable fontas el la tempo kiam la armeo de la bizanca imperio havis garnizonon en la itala urbo Ĝenovo. La flago de la garnizono, ruĝa kruco sur blanka fono, estis donacita al la kapelo de la sankta Georgo de Ĝenovo kaj de tiam konsideriĝis flago de la urbo. En la jaro 1190 la ŝiparo de la anglia mararmeo, kontraŭ pago de ĉiujara imposto al la ĝenova urba respubliko, ricevis la rajton ŝipveturi sub la ĝenova flago. Tio havigis al la angliaj ŝipoj en la Mediteranea Maro protekton kontraŭ atakoj de la ĝenova ŝiparo kaj en la Nigra Maro kontraŭ atakoj de piratoj. Ĝis la nuntempo kaj la reĝa britia mararmeo, angle nomata Royal Navy, kaj ankaŭ la urbo Londono uzas la flagon de la georga kruco kiel emblemo - krom la jam menciata uzo de la kruco kiel landa flago de Anglio.
Ekzemplaj uzoj de la georga kruco
[redakti | redakti fonton]Landaj simboloj
[redakti | redakti fonton]Flago de Anglio, flago de Kartvelio (surbaze de la "jerusalema kruco"), flago kaj blazono de Malto
Urbaj blazonoj
[redakti | redakti fonton]Bamberg (Germanio), Barcelono (Katalunio), Batalha (Portugalio), Frajburgo (Germanio), Ĝenovo (Italio), Koblenz (Germanio), Londono (Britio), Milano (Italio), Montrealo (Kanado), Moskvo (Rusio)
Premioj
[redakti | redakti fonton]En Rusia imperio ek de 1807 ĝis 1917 ekzistis la premia insigno al la ordeno de Sankta Georgo, kiu havis la formon de Georga kruco. Ĝi estis enmanigata pro elstara kuraĝo, rivalita en batalo kaj servis kiel la plej alta distingo por soldatoj kaj suboficiroj. Ek de 1913 ĝi oficiale (ĝis tiam — neoficiale) estis nomata Georga kruco (ruse Георгиевский крест).
Sporto
[redakti | redakti fonton]Laŭ la modelo de la urba blazono, la futbala klubo FC Barcelona uzas la georgan krucon en sia kluba blazono. La itala futbala klubo Inter Milano uzas ĝin en siaj sportaj vestaĵoj por matĉoj ekster la hejmurbo.
Eklezia uzo
[redakti | redakti fonton]Pluraj kristanaj diocezoj uzas la krucon kiel emblemo, ekzemple la katolikaj komunumoj Trier, Paderborn (historie, ĝis la 18-a jarcento) kaj Konstanz en Germanio. Krome ankaŭ iuj kristanaj skoltaj organizaĵoj, kiel ekzemple la germania skolta organizaĵo "Sankta Georgo" (DPSG), pri kiu jam la nomo indikas ke la sankta Georgo estas ĝia patrono, uzas la krucon kiel emblemo.