George Benson
George Benson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | George Washington Benson |
Naskiĝo | 22-an de marto 1943 (81-jaraĝa) en Picburgo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Schenley High School (en) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo komponisto ĵaz-gitaristo diskografa artisto ĵazmuzikisto kantisto kantoverkisto kantaŭtoro |
TTT | |
Retejo | http://georgebenson.com |
George Benson (naskiĝis la 22-an de marto 1943 en Pittsburgh, Pensilvanio) estas usona ĵaza kaj kunfandomuzika gitaristo kaj kantisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Benson komencis sian muzikistan karieron jam infanaĝa, kiam li prezentis en noktoklubejoj kiel kantisto. En 1960 li fondis rokmuzikistaron, en kiu li ludis gitaron kaj kantis. Jam en 1964 li verkis kune kun „Frato” Jack McDuff siajn unuajn diskojn (The New Boss Guitar).
Influite de Charlie Christian kaj ĉefe de Wes Montgomery li alvenis meze de la 1960-aj jaroj al ĵazo. Li muzikis kun granduloj kiel Miles Davis (albumo: Miles In The Sky) aŭ kiel gastmuzikisto por Lou Donaldson kaj evoluis al unu el la plej renomaj ĵazgitaristoj de la mondo. Komence de la 1970-aj jaroj li verkis aron da multatentataj diskoj kun ega influo de funko por diskeldonejo de Creed Taylor, antaŭ ol li en 1976 transiris al Warner Brothers kaj lanĉis per la sonregistraĵo „This Masquerade” sur la disko „Breezin'” milionoble venditan furorkanton. Dum la plua paŝo de sia kariero li publikigis aron da ofte formulecaj kaj trivialaj ĵazpopaj diskoj, per kiul li provis ekligiĝi je ĉi tiu komerca sukceso. Li ankaŭ sukcesis en 1979 per la kanto „On Broadway”, kiu estis aŭdebla en la filmo „All That Jazz”.
Benson tamen ĉiam denove ankaŭ koncertas kiel virtuoza ĵazgitaristo, li apartenas al la tutmonde plej bonaj. Karakterizas lin krom lia aparta solostilo ankaŭ lia unusona skatkantado en la akompano de liaj gitarsolooj.
Por 2009 li ricevis stipendion de NEA.
Uzataj gitarmodeloj
[redakti | redakti fonton]Kiel ĵazgitaristo Benson ludas ĉefe plenresonancajn gitarojn kaj 12-ajn ŝtalkordojn kun platdrata ĉirkaŭvolvaĵo. Komence li muzikis per modeloj de la firmao Gibson, ĝis kiam komencis lia kunlaboro kun la japana gitarproduktisto Ibanez meze de la 1970-aj jaroj. Ibanez konstruis al li ĝis 1978 la plenresonancan gitaron surmekatigita kiel GB-10, kiu havas pli maldikan korpon ol la ĝis tiamaj ĵazgitaroj. Sekvis la pli volumena GB-20 kaj poste GB-30. La diferenco de al modeloj estis inter alie, ke GB-10 havis du etajn grumblosubpremajn sonprenilojn, la GB-20 tamen havis plengrandan grumblosubpremilon kaj pli grandan korpon kaj finfine la GB-30 havis du plengrandajn grumblosubpremilojn kaj duonresonanca korpo laŭ la modelo de Gibson ES-335. Okaze de la 12-jariĝo de ilia kunlaboro Ibanez konstruis en1990 la modelon GB-12. Tio estis GB-10 kun pli profunda korpo kaj pli elspezaj lignoenmetaĵoj en prentabulo kaj kapoplato. Krome supra kaj malsupra flankoj same kiel kadro estis el aceroligno. Nuntempe ekzistas krom la klasika modelo GB-10 la variaĵoj GB-15 kaj GB-200. ĉiuj Benson-modeloj havas mezuron de 24,75 coloj (628 mm). Benson estis unu el la unuaj ĵazgitaristoj, kiuj je la epoko de la superregado de Gibson helpis al japana produktanto atingi renomon inter gitarludantoj.
Albumoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Unuopaĵoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Irwin Stambler: The Encyclopedia Of Pop, Rock And Soul. 3-a priverkita eldono, St. Martin’s Press, Novjorko 1989, p. 47-50, ISBN 0-312-02573-4