George E. Fox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George E. Fox
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1945 (1945-12-17) (78-jaraĝa)
en Usono
Ŝtataneco Usono
Alma mater Sirakuza Universitato
Okupo
Okupo astrobiologo • bakteriologo • universitata instruisto
vdr

George Edward FOX (17a de Decembro, 1945) estas esploristo de la Universitato de Houston kaj, kun Carl Woese komence de la 1970-aj jaroj, estis la unua sciencisto kiu klasigis Arkeojn kiel apartan regnon de vivuloj ene de la tri-regna sistemo. Fox kaj Woese enkondukis ankaŭ la ideon de progenoto kiel unuaranga ento en la evoluo de vivo. Kvankam kun Woese, li pioniris la uzadon de la kompara analizo por la antaŭvido de la duaranga strukturo de RNA. Uzante komparan analizon, li ankaŭ agnoskis la limigojn kiujn la sekvencoj de RNA povus havigi okaze de identigo de tre proksimaj rilataj specioj. Lia esoplorado centriĝas ĉirkaŭ la kompreno de la frua evoluismo. Fox asertas ke unu el la plej fruaj komponantoj de la genetika maŝinaro kiu aperas en formo montranta similon kun sia moderna ekvivalento estis la ribosomo. Lia esplorado estas aktive engaĝiĝinta en la serĉado de spuroj de vivuloj en Marso.