George FitzGerald
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
George FitzGerald | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1851 en Dublino |
Morto | 22-an de februaro 1901 (49-jara) en Dublino |
Tombo | Mount Jerome Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Kolegio Triunuo |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • universitata profesoro |
George Francis FitzGerald (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1851 en Dublino, Irlando - mortis la 22-an de februaro 1901 en Dublino) estas irlanda fizikisto. Li estis profesoro de natura kaj eksperimenta filozofio (t. e. pri fiziko kaj kemio) en Trinity College ĉe Dublino. Li estas konata pro sia laboro super elektromagnetika teorio kaj pro sia hipotezo de la fama longo-kuntiriĝo de FitzGerald-Lorentz, kiu iĝis integra parto de la ejnŝtejna speciala teorio de relativeco . La FitzGerald-a kratero estas kratero de la nevidebla flanko de la Luno kaj nomiĝis laŭ lia nomo.