Georgij Ĵĵonov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgij Ĵĵonov
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1915 (1915-03-09)
en Sankt-Peterburgo
Morto 8-an de decembro 2005 (2005-12-08) (90-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo pulma kancero
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Russian State Institute of Performing Arts
Okupo
Okupo aktoro • literaturisto • memuaristo • prozisto
vdr
Prezidento de Rusio Vladimir Putin dekoras Geogij Ĵĵonov per ordeno"Pro meritoj por la Patrujo de la II-a grado" en 2000

Georgij ĴĴONOV estis popola aktoro de Sovetunio.

Georgij Stepanoviĉ Ĵĵonov (ruse Гео́ргий Степа́нович Жжёнов) naskiĝis la 22-an de marto 1915 en Sankt-Peterburgo. Georgij Ĵĵonov forpasis la 8-an de decembro 2005 en la 91-a jaro de sia vivo. La aktoro mortis en Nacia medicina-kirurgia centro, kie kelkajn tagojn antaŭe oni faris al li operacion pro rompo de femura cerviko.

Li dufoje estis reprezaliita. Entute li pasigis ĉirkaŭ 17 jarojn en malliberejoj de GULAG. Li skribis pli ol dek librojn, en kiuj li rakontis pri ĉi tiuj jaroj.

Post kiam li finis Leningradan estrada-cirkan lernejon kaj kinan fakon de Leningrada instituto de Scenaj artoj, li ludis sian unuan rolon — en muta filmo "Eraro de heroo". En kino Ĵĵonov ludis pli ol cent rolojn. Plej konataj el ili estas tiuj en la filmoj: "Ĉapajev", "Baltika ĉielo", "Planedo de ŝtormoj", "Silento", "Homo, kiun mi amas", "Eraro de rezidento", "Gardu vin de aŭtomobilo", "Ŝipanaro" kaj multaj aliaj.

Georgij Ĵĵonov estis laŭreato de multaj premioj, inter ili estas Ŝtata premio de Rusia Federacio "Fratoj Vasiljev-oj" pro rolo de Bessonov en filmo "Varmega neĝo", ordenoj "Pro meritoj por la Patrio" de IV kaj II gradoj, premio "Niko" en klaso "Honoro kaj digno" kaj premioj "Kristala Turandot" pro multjara kaj heroeca servado al teatro. Ankaŭ li estis premiita per premio de la Nacia akademio de kinematografiaj sciencoj "Ora aglo" kaj Internacia premio "Ora Akvisto" en klaso "Pro honoro kaj digno".

La 16-an de septembro de jaro 2000 en la urbo Ĉelabinsk oni starigis monumenton omaĝe al Georgij Ĵĵonov.

La artikolo estas farita laŭ informo de Novaĵoj el Rusio Arkivigite je 2006-04-13 per la retarkivo Wayback Machine