Georgo Handzlik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgo Handzlik
Jerzy (Georgo) Handzlik dum koncerto, okaze de la kongreso de SAT-Amikaro en Artigues-près-Bordeaux, la 9-an de aprilo 2007.
Jerzy (Georgo) Handzlik dum koncerto, okaze de la kongreso de SAT-Amikaro en Artigues-près-Bordeaux, la 9-an de aprilo 2007.
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1958 (1958-01-01) (66-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Margareta Handzlik
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Georgo HANDZLIK (pole Jerzy Handzlik) estas pola kantisto de Esperanto-kantoj. Li estis edzo de Małgorzata Handzlik, kiu en 2004 elektiĝis en la Eŭropa parlamento. Foje oni lin nomas la "Bardo sen barbo", laŭ unu el liaj kantoj.

Georgo Handzlik gvidas en Pollando plurajn entreprenojn, el kiuj inter esperantistoj plej konata estas la eldonejo KLEKS, kiu eldonas librojn kaj sondiskojn en Esperanto kaj la pola lingvo. Georgo Handzlik havas du filinojn. En kelkaj Esperanto-aranĝoj, ekzemple la Universala Kongreso 2018 en Lisbono kaj Arkones 2018, li kantis kune kun sia filino Dominika Handzlik.

En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona agado estis honorigita per Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.[1]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Ni tostu la verdan fortunon ... (1999, Eldonejo KLEKS)
    1. Ludoviko
    2. Knaboj de tiu kongreso
    3. Kabeiĝos iam mi...
    4. Dek klubanoj
    5. Bieno en Nordio
    6. La knaboj de nigra-blanka foto
    7. Justaj bomboj
    8. Esperantisto ekesto kaj malapero
    9. Kun mia gitaro...
    10. Dancu Eŭropo
    11. Titanik'
    12. Finnlando
    13. Ripetado (dum la leciono de Rikardo Ŝulco)
    14. Regularo
    15. Egalec' per lingvo
    16. Tropostulo
    17. Ukrainio
    18. Ni tostu la verdan fortunon
    19. Ĝis revido
  • Vivu Esperantujo (1989)

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Płatki i kolce. Fraszki (Petaloj kaj dornoj. Komikaj poemetoj), Słowo wstępne Andrzej Rostowski, Wydawnictwo KLEKS, Antaŭvorto Andrzej Rostowski, Bielsko-Biała 2016, p. 264
  • Verdeskaj Pensoj, Eldonejo Kleks, 2009, 133 p.

Li estas la aŭtoro de komedio en la pola lingvo: "Pismo węzełkowe" (La noda lingvo) surscenigita en la Teatro Ekstravaganco (Teatr Ekstrawersja) en Vroclavo decembre 2019 ([2]).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]