Gerald Tucker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gerald Tucker (prononco [Ĝerld Takr]), naskiĝis en 1932. Li estas esperantisto naskiĝinta en Teksaso, Usono, sed ekde la 1950-aj jaroj vivanta en Germanio, de multaj jaroj en la kvartalo Hochzoll de la urbo Aŭgsburgo. Kun sia germana edzino Stefanie Tucker, ambaŭ aktivaj esperantistoj ekde la 1950-aj jaroj, li ekde la 1980-aj jaroj aktivas kiel gvidaj kunlaborantoj de la Germana Esperanto-Instituto, kaj aldone ekde la jaro 2007 gvidas la publikajn rilatojn de la aŭgsburga civitana centro Holzerbau.[1] Krome en la multaj jaroj de esperantista engaĝiĝo li havis diversajn postenojn en Germana Esperanto-Asocio, en ties regiona organizaĵo Bavara Esperanto-Ligo kaj en la loka "Esperanto-lingvoklubo" en la hejmurbo Aŭgsburgo. Laŭ stato fine de la jaro 2014 la edzino estas la vicprezidantino de Bavara Esperanto-Ligo kaj la prezidantino de la loka Esperanto-klubo, kaj la edzo "fone" subtenas ŝin sen formala honorofico en tiuj asocioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. Vidu la gazetaran noton de la 14-a de januaro 2010 en la regiona gazeto Augsburger Allgemeine, kies reta versio legeblas per la menciita ekstera ligilo.