Gereĉe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Gerecse en Hungario

Gereĉe (laŭ la originala hungara skribo: Gerecse) estes malgranda montaro en la departemento Komárom-Esztergom en nord-meza parto de Transdanubio.

Panoramo de montaro Gereĉe
Panoramo de Tardos

La averaĝa alto estas 400 m. La plej alta monto estas Nagy-Gerecse (=Granda Gereĉe) 634 m-ojn alta. Areo estas 850 km². La granda parto konsistas el kalkoŝtono, kelkloke estas dolomitoj. Sur la surfaco troviĝas ankaŭ laŭso. Oni minadas en la montaro marmoron kaj karbon.

Interne de la montaro troviĝas nur 2 komunumoj: Tardos kaj Vértestolna. Urboj Tata, Tatabánya kaj Lábatlan troviĝas ĉe la piedoj de la montaro.

En la montaro oni trovis 300 da malgrandaj kavernoj.